Esperanto okt. 1985, p. 165.

Kunloĝado prosperas


GOTOO Hitosi

Esperanto en perspektivo prezentas foton kun la klarigo: "'Kunloĝadoj', kiel japanaj gejunuloj baptis siajn intensajn lingvajn kursojn, estas populara kaj ofta agadformo de la junularo en tiu lando. " Pli ol dek jarojn poste, la frazo ankoraŭ validas.

"Populara kaj ofta" ĝi estas . Gassyuku en la japana lingvo, "kunloĝado" ne estas inventaĵo de Esperantujo. Lernejanoj, studentoj, hobigrupanoj, sindikatanoj ktp. ofte kunloĝadas en pli-malpli malproksima gastejo por seminarie plialtigi la amikecon inter la anoj. la plej bona ekzemplo de japana esperantista kunloĝado kredeble estas la ĉiujara Tutlanda Kunloĝado de Esperantistoj, organizata de la Esperanto-domo, Tokio. Jam la dekoka en la historio, la ĉi-jara renkontiĝo okazis komence de majo en la urbo Iruma, apud Tokio; ne Yaizu, kiel en la lastaj jaroj.

"Intensa lingva kurso" ĝi restas. Ĉirkaŭ cent partoprenantoj ŝvitis super la lernado kaj la ekzercado de Esperanto: la kvartagan programon okupis 11 horoj da lernado (en 11 klasoj, inkluzive de tiu por infanoj), du horoj da prelegoj (en du niveloj), du horoj da ekzameno (elektebla) kaj du horoj da fakkunsidoj. Memoru, ke la unua tago komenciĝis vespere, kaj la lasta finiĝis tagmeze. Tamen ne mankis distraj programeroj, ĉar unu celo de la kunloĝado ja estas la amikeco. En iuj ĉambroj alkoholo odoris ĝis, aŭ eĉ post, la noktomezo. Pli ĝuste kultura estis la plaĉa prezento de la siluet-teatraĵo, La edziniĝo de la musino, laŭ malnova japana rakonto, per kiu la ombroteatro Vesperruĝo anticipis siajn prezentojn en Pupteatra Internacia Festivalo (vd. alipaĝe en ĉi tiu numero) kaj turneon tra Eŭropo.

"Tutlanda" la kunloĝado preskaŭ estis. Certe la plimulto venis el Tokio aŭ la proksima regiono, sed ne malmultaj bezonis vojaĝi 300, 500 aŭ eĉ mil kilometrojn por atingi la ejon. Sed tio neniel signifas, ke la lunloĝado estis ekskluzive japana. Alilandanoj ĉiam estas bonvenaj. Unu membro de la ombroteatro estas novzeland-devena, kaj surprizis la partoprenantojn franca paro. Pli notinda estas la kutimo inviti korean junul(in)on per la kunloĝada kaso. La ĉi-jara gasto, f-ino Kim Jeon-ok, prelegis pri koreaj moroj, kaj poste vojaĝis tra japanio survoje reen al sia hejmlando. Tiel ĉi tiu kunloĝado ofertas unu plian okazon por kontaktoj inter la junaj esperantistoj de ambaŭ landoj.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/esp8510.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1985-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp