Esperanto feb. 1994, p. 165.

Tendenca internacieco
Recenzo de A. Albault, Vojaĝo tra la landoj kaj Mult-lingva glosaro pri land-nomoj


Vojaĝo tra la landoj. André Albault, Saarbrücken: Iltis, 1991. 195p. 21cm. 40,80gld.
Mult-lingva glosaro pri land-nomoj. André Albault, Komplemento al Vojaĝo tra la landoj. Saarbrücken: Iltis, 1991. 124p. 21cm. 33,60gld.

GOTOO Hitosi

Ĉiu serioza esperantisto, eĉ se ne sepciale sentema pri lingvaj aferoj, certe scias ke ĉi tiu revuo (aŭ la Jarlibro, se vi volas) kaj l amagazino Monato (aŭ ties poŝkalendaro La Jaro) nomas kelkaj landoj malsammaniere. en Monato oni skribas Meksiko, dum UEA parolas pri Meksikio. [Ankaŭ ni jam uzas Meksiko, pro peto de tiulandaj e-istoj. --Red.] Lingve atentemaj homoj eble scias ke la Akademio multe diskutis pri landnomoj kaj publikigis dokumentojn, kaj interalie ĝi rekomendas la vorton Koreo kiel landnomon (vs. Aktoj de la akademio III, p.61-61). Dume la koreaj esperantistoj ankoraŭ nomas sin kutime koreoj kaj sian landon Koreio. Evidente iu ajn rigardos tiun situacion ne kiel signon de la lingva riĉeco de Esperanto, sed male kiel senutilan konfuzon.

D-ro Albault, nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto, jam antaŭe trovis en la landnoma problemo danĝeron por la lingvo. Elekto inter la sufikso -uj- kaj -i- estas unu aspekto de la afero forte diskutata dum kelka dempo, sed por li ne malpli grava estas la elekto de formo kaj signifo de donita radiko. Li do esploris la temon el historia vidpunkto por klarigi la kaŭzon, formis sian proponon kaj publikigis la rezulton en la formo de du libroj: Vojaĝo tra la landoj kaj Mult-lingva glosaro pri land-nomoj. La manuksripto estis pretaj jam en la mezo de la 70-aj jaroj, sed restis nepublikigitaj pro la kolapso de la planita eldonejo. La libroj do markas antaŭan etapon de esplorado flanke de la aŭtoro, kiu poste multe influis la diskuton en la akademio.

La unua libro estas esence priskribo de la historio de ideoj, debatoj kaj realaj uzadoj koncerne landnomojn de la epoko de Pra-Esperanto ĝis la 70-aj jaroj, kvankam ne mankas referencoj al postaj verkoj. Profunda studado de diversaj materialoj, ofte nur malfacile alireblaj, estas videbla en ĉiu paĝo kaj fascinigas la legadon. ankaŭ spekulativaj observoj elvokas intereson. ekzemple, en lafundamento de esperanto la klasigo de la sufikso -uj- estas ilustrita per cigarujo, pomujo, Turkujo. Oni emas preteratenti, sed la sagaca studanto de la Fundamento ne povas ne miri: kial ĝuste Turkujo? Albault provas doni respondon.

Laŭ la aŭtoro, la nuna kaosa stato de la landnomoj do estas rezulto de la historio: diversaj homoj aplikis al specifaj landnomoj diversajn principojn arbitre en diversaj tempoj. La aŭtoro kritikas la aferon, kaj proponas pli racian solvon, bazitan sur la principo de la internacieco de la formo kaj signifo de la radiko. sed li miksas siajn komentojn pri specifaj landnomoj en la historian priskribon, tiel ke ekzemple lia opinio pri Koreo aperas sur p.52, kie temas ĉefe pri la etnografia principo de Zamenhof. Kvankam pravigebla, ĉ tiu malfaciligas postan konsulton de la libro. landnoma indekso multe pliutiligus la libron.

La dua libro, komplemento de la unua, servas por la aŭtoro keil materialo por formi tian racian solvon kaj devas samtempe konvinki la leganton pri lia praveco. Ĝia ĉefa parto konsistas el 93 tabeloj de landnomoj, po unu paĝo por unu lando, en 47 lingvoj. Ideale la legantoj povus multe profiti el la sisteme ordigitaj valoraj informoj. sed la strukturo de la tabeloj estas ekstreme malfacila por plene kompreni, pro diversaj kialoj. Unue, la landnomoj estas prezentitaj laŭ unika "skemo"; en okeh ekstrema kazo, sur la paĝo por oni trovas rubrikon Xypwn-, sub kiu klasigitaj estas formoj kiel Fr. Japon kaj A. Japan. Nu nur du paĝoj en ĉi tiu libro klarigas la skemon. Due, egale unikaj "grafemikaj transliterigoj" estas adpotitaj interalie por ciril-alfabetaj lingvoj, tiel ke la litero u reprezentas la cirilan literon kun tipa prononco i. Teorie tio ne gravas, ĉar temas pri interrespondo de unu kontraŭ unu. sed ninie en ĉi tiu libro troviĝas kompara tabelo de la originala alfabeto kaj lia transliteriga sistemo!

Krome leviĝas kelkaj demandoj. Kiel la 93 landoj estis elektitaj? Ĉu Manĉurio indas diskuton? Kaj multe pli grave, kia estis la kriterio por elekti la 47 lingvojn kiel sondilojn de internacieco? Kial la reto-romanĉa enviciĝas ĉi tie, dum multaj lingojn kun centoble multeda parolantoj ne? Oni povus suspekti ke la principo de internacieco, sur kiu la aŭtoro bazas sin, estas fakte tendenca.

La koncepto de internacieco sonas bele. sed tio ne estas la sola ebla principo por racio. La kohereco de Esperanta vortofarado estas alia grava principo: se -i- estas Esperanta sufikso (kion cetero oni povas malsprobi), ĝi devas esti aplikebla al iu ajn radiko, kondiĉe ke tio havas signifon, senkonsidere ĉu la kunmetaĵo havas apogon en aliaj lingvoj. Alia ebla principo estas respekti la volon de la koncernaj popoloj. Ĉu justas trudi nevolatan nomon?

Krome la homoj ne ĉiamagas racie. Kiel la bedaŭrata s-ro Waringhien rimarkas en la antaŭparolo, kutimo kaj naciismo ludas ĉi tie tre grandan rolon. Prenu ekzemplon. Laŭ la donitaj informoj oni povas argumenti ke formi la landnomon Francio el la popolnomo franco ne estas internacie (kontraŭe al la aserto trovebla en la supre citita dokumento de la Akademio pri Koreo.) se la aŭtoro povis proponi la nomon Britanio, li same povintus proponi la formojn Franso/fransano.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/esp9402.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1994-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp