Esperanto okt. 1994, p. 165.

Esperantologia Konferenco en la UK:

Esperantologii aziece


GOTOO Hitosi

Konforme al la ĝenerala inklino de la Seula UK, la organizantoj elektis por la ĉi-foja konferenco la temon "Esperanto el azia rigardo" kaj varbis tri tri referaĵojn de tri profesiaj lingvistoj el tri aziaj landoj; ne tre okulfrape, sed certe kontentige. La aŭskultantaro, kontraste, ŝajnis ne tiel azieca kiel sugestas la konsisto de la tuta kongresanaro. Eble ĉi tiu fenomeno mem povas esti temo de movad-socia studo.

BAK Giŭan (Koreio) prelegis pri diversaj tipoj de lingvaj malfacilaĵoj de Esperanto por la koreoj ("Esperanto sentata de koreoj"). Li montris diversajn strukturajn diferencojn inter Esperanto kaj la korea en fonologia, morfologio, seitakso kaj semantiko, kaj tiel klarigis la kaŭzojn de la oftaj eraroj de koreoj kontraste al la ortodoksa Esperanto. Kiel alian fonton de eraroj li menciis la influon de la angla lingvo, la unua fremda lingvo por la plimulto de la koreaj E-lernantoj. Al la verva tono de la preleganto la aŭskultantoj reagis per sinsekvaj intervenoj, interalie: ĉu la eraroj estas vere propraj al la koreoj? Ĉu PIV estas ĉiam fidinda por juĝi kio estas la ortodoksa Esperanto? Malgraŭ ĉ tiuj metodologiaj demandoj la temo mem estas certe pritraktinda almenaŭ el la pedagogia vidpunkto.

GOTOO Hitosi (Japanio), kun la titolo "Kiel familiarigi vortojn? --Provo en Japanio", raportis pri sia labormetodo en la komisiono pri la nun preparata nova vortaro Esperanto-japana. Krom aliaj tradiciaj manieroj, li komputile kolektas datumojn necesajn por klarigi karakterizajn trajtojn de vortoj. Surbaze de la Zamenhofaj kongresparoladoj li pretigis konkordancon kun la ŝlosilvortoj en kuntekstoj, kaj demonstris per prova analizo kelkajn sintaksajn kaj semantikajn trajtojn de la vortoj esperi kaj deziri. La preleganto konsciis ke la Zamenhofaj lingvaĵoj ne ĉiam traŭgas kiel bazo de vortaro por lernantoj, kaj esprimis revon pri "korpuso", kaj specimena tekstaro fidele reprezentanta la ĝeneralan lingvouzon.

Probal Daŝgupto (Hinda Unio) provoke traktis pli filozofian aŭ principan demandon pri la karaktero de esperantologio, kun la titolo "Lingvo stilo formo Azio". La elokventa preleganto enkondukis la noci-paron " lingveto" (facila kaj al ĉiuj alirebla) kaj "lingvego" (kompleta kaj senmanke uzebla), konsideris ĝin en rilato kun la distingoj skribo/parolo, desubismo/desuprismo ktp, kaj reformulis ĝin en la distingon mikrolingvo/makrolingvo laŭ la modelo en ekonomiko. Fine li proponis, interalie, redifinon de esperantologio kiel "facilologio", t.e. studo de ĉiaj lingvaj facilecaĵoj. Daŝgupto povintus plidetaligi siajn punktojn, por ke liaj argumentoj estu digestitaj de la aŭskultantoj kaj la diskuto daŭri estu fruktodona, sed la templimo malpermesis tion.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/esp9410.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1994-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp