Prelego kadre de la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, 2011-10-08, Seongnam, Koreio

reduktita versio aperis en: la Revuo Orienta, 2011.12.

Esperanto inter la japana kaj korea popoloj
--Ooyama Tokio kaj lia tempo--

GOTOO Hitosi

RESUMO

En la 1920-30-aj jaroj, kiam Japanio regadis Koreion, Esperanto ludis unikan rolon inter la japana kaj korea popoloj. Certaj esperantistoj el ambaŭ nacioj uzis la neŭtralan komunan lingvon por pli bona interkompreniĝo. Kun limigitaj rezultoj, iliaj agoj estas ja notindaj el historia vidpunkto. Ooyama Tokio kaj aliaj figuroj estos prilumitaj kun la helpo de siatempaj materialoj.

ppt-dosiero

1. Longeta enkonduko


Sin Bong-jo

En la 31-a de aŭgusto, 1923, la 11-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj havis lokon por la unua fojo ekster la Tokia regiono, nome en la urbo Okayama. En la inaŭguro, reprezentante Koreion salutis Sin Bong-jo (辛鳳祚, 신봉조, alinome Espero Sin), kiu venis el Seulo. En la dua tago, sabate en la 1-a de septembro, posttagmeze, laŭ la invito de esperantistoj el Sendai, oni unuanime decidis ke la sekva kongreso okazu en la urbo Sendai.

Laŭ la oficiala protokolo de la kongreso, poste en la sama tago, dum diskutado, Sin Bong-jo elpaŝis kaj esprimis bedaŭron, "ke oni ne povis inviti la XII al Koreujo; li proponis inviti la XIII al Keiĵo [t.e. Seulo] kaj ankaŭ la Universalan Kongreson al la monto de Kongo-San [t.e. Kumgangsan]. Lian proponon aprobas S-ro Ĵ. Kaŭahara." (RO 1923.10).

Okdek ok jarojn poste la Japana Kongreso nun efektive okazas en Koreio, kvazaŭ la invito de Sin Bong-jo realiĝus. Nu, kompreneble la afero ne estas tiel simpla. La socia situacio en tiu tago estis tute alia ol hodiaŭ. Koreio estis sub la agresa regado de Japanio, kaj tial estis parto de la Japana Imperio. Malbona tempo.

La sekvan tagon, dimanĉe la 2-an de septembro, la partoprenantoj ĝardenumis en la fama ĝardeno Korakuen en la kongresurbo. La foto montras la partoprenantojn, inter kiuj Sin Bong-jo sidas ĉe la angulo en la antaŭa vico, la tria de maldekstre.

Vespere en tiu tago partoprenantoj havis bankedon en kafejo en la ĝardeno, kaj tiam ilin konsternis la novaĵo, ke en la antaŭa tago, la 1-an de septembro 1923, okazis katastrofa tertremo en la Tokia regiono kaj laŭdire la metropolo estis severe detruita.

Pri la tertremo la oktobra numero de La Revuo Orienta raportas:

Skuego ĉion ĵetanta. Krak', krak' ... Knarado, bruego. Dissalto de muroj, falego de domoj. Vekrioj, ĝemegoj... kaj ĉie flamoj, ĉie...

Estis 11. h. 58 m., la 1-an de Sept. En minutoj detruis Tokion, Jokohamon kaj multajn urbojn kaj vilaĝojn forta tertremo, sekvita de brulegoj."

Kelkaj samideanoj perdis sian vivon, multaj siajn domojn kaj havaĵojn. Minacadis malsato kaj mizeroj. Sed benu Dion, ne nur el aliaj partoj de Japanujo, sed ankaŭ el alilandoj venadas helpoj anĝelaj. Oni rapidas helpi, simpatias la tuta mondo.

Lige kun ĉi tio, bonvolu permesi al mi ĉi tie eldiri mian penson. Kiel unu el la suferantoj de la tertremo en marto ĉi-jare, mi esprimas sinceran kaj profundan dankon al tiuj, kiuj afablis montri simpatiemon al la suferantoj de la tertremo kaj cunamo. Jes, ĝuste kiel antaŭ okdek ok jaroj, "ne nur el aliaj partoj de Japanujo, sed ankaŭ el alilandoj venadas helpoj anĝelaj. Oni rapidas helpi, simpatias la tuta mondo." Koran dankon.

La 11-a Japana Kongreso en 1923 estis kompreneble tuj ĉesigita pro la novaĵo pri la terura katastrofo. La propono de Sin Bong-jo, inviti la 13-an Kongreson al Seulo, tiel forvaporiĝis.

Baldaŭ sekvis alia novaĵo, ke post la tertremo koreoj estis amase mortigitaj pro falsaj onidiroj pri insurekcio, incendiado, venenigo de putoj, ktp. Ne povante sin deteni, Sin bong-jo kuraĝis iri al Tokio, malgraŭ deadmono de japanaj esperantistoj. Oni raportas, ke kun la helpo de esperantistoj en Tokio, li pasigis kelkan tempon en maltrankvileco, sed ne estas sciate, kion li povis fari surloke.

Kvar jarojn poste, en 1927, Sin Bong-jo reaperis en Japanio, ĉi-foje en la urbo Sendai, kiel studento en la Imperia Universitato de Tohoku por studi la okcidentan (aŭ eŭropan) historion.

Mi rimarkigu, ke tiam la universitatoj de Tokio kaj Kioto, la du plej prestiĝaj en Japanio, akceptis nur studentojn, kiuj finstudis en nacia kolegio. Dume la universitato de Tohoku, fondita antaŭ nelonge, malfermis la pordon al pli vastaj aspirantoj, inkluzive de virinoj. Sin Bong-jo posedis sufiĉan kvalifikon por eniri la universitaton de Tohoku kaj tiel li povis fariĝi plenrajta universitata studento en Sendai.

Parenteze la universitato de Tohoku estas la universitato, kie mi mem studis kiel studento kaj mi nun laboras. Sin Bong-jo estas tial granda antaŭulo por mi. Post la finstudo en la universitato li revenis hejmen en Koreion kaj fariĝis intruisto de virina liceo kaj poste ĉefdirektoro de la Instituto Ehwa(梨花).

De la studenta vivo de Sin Bong-jo en Sendai ni havas malmultan sed certan spuron. De la siatempa dokumento oni scias, ke li frekventis la studkunsidon de la laboratorio de psikologio, kvankam li studis historion. Li lasis sian subskribon en la kajero de ĉeestantoj. La kopion de la kajero kompleze prezentis al mi la psikologia laboratorio de la Universitato de Tohoku, kaj ĉi tion mi mencias kun speciala danko.

Nun vi kredeble miras, trovante sur alia paĝo la esperantan vorton "ĉeestantoj." Oni ne scias kiu skribis ĝin, sed La Revuo Orienta (1926.6) raportas, ke en tiu laboratorio, sub la iniciato de la profesoro Tiba Tanenari, multaj lernis Esperanton. Nek oni scias, bedaŭrinde, kiuj precize lernis Esperanton en la laboratorio, sed kelkaj nomoj de esperantistoj en kaj ĉirkaŭ la universitato estas konataj. Ni vidu ankoraŭ alian paĝon de la kajero, sur kiu troveblas la nomo de alia esperantisto, Prof. Sakai, t.e. Sakai Ryookiti (酒井瞭吉), kristana filozofiisto, kiu poste instruos Esperanton al S-ino Syozi Keiko.

Estas do tute probable ke en Sendai Sin Bong-jo povis ĝui atmosferon favoran al Esperanto. Mi ne kapablas plene imagi, kian suferon aŭ frustriĝon rilate al la lingvo sentis siatempe koreoj ĝenerale, sed en la kazo de Sin Bong-jo Esperanto certe helpis iel mildigi la senton.

Ĉi tio estas nur unu ekzemplo de la unika rolo, kiun Esperanto ludis en la 1920-30-aj jaroj, kiam Japanio agrese kaj subpreme regadis Koreion. Certaj esperantistoj el ambaŭ nacioj uzis la neŭtralan komunan lingvon por pli bona interkompreniĝo. Ili ne estis grandnombraj, kaj Esperanto ne povis solvi ĉiujn problemojn. Kompreneble la socia strukturo ne permesis tion. Kun limigitaj rezultoj, la agoj de tiaj esperantistoj tamen estas ja notindaj kaj hodiaŭ mi deziras prilumi figuron nomatan Ooyama Tokio (大山時雄) kaj meti lin en la historian kuntekston.

Mi celas esti laŭeble objektiva en ĉi tiu prelego, sed mia vidpunkto estas neeviteble klinita al la japana flanko. Mi petas precipe koreojn suplementi, aŭ se necese ĝustigi, mian parolon.

2. Historia fono

Antaŭ ol eniri en detalojn pri Ooyama, estas konvene unue superrigardi la historion de Esperanto-Movado en ambaŭ landoj.

En Japanio, kelkaj individuoj ekkonis kaj lernis Esperanton jam en la fino de la 19-a jarcento, sed organizita Esperanto-movado komenciĝis en la jaro 1906 kun la fondiĝo de la Japana Esperanto-Asocio (JEA). Tiu asocio ne kreskis glate, sed dum stagnado certaj individuoj klopodis daŭre uzi kaj disvastigi Esperanton. En la jaro 1919 per la iniciato de Ossaka Kenĵi, fondiĝis nova organizo, Japana Esperanto-Instituto, JEI, kiu daŭras ĝis nun.

Ĉi tie indas rememori, ke intertempe Japanio pli kaj pli etendis agresan manon al Koreio kaj fine aneksis ĝin en 1910. Precipe en fruaj jaroj la regado estis severa kaj subprema. En la 1-a de marto 1919, grandskala manifestacio pri la sendependiĝo de Koreio estis sange subpremita; multaj estis surloke mortigitaj aŭ arestitaj kaj torturitaj.


Kim Eok

En efektiveco Sin Bong-jo estis unu el tiuj. Li partoprenis en la Movado de la 1-a de marto, kaj estis arestita kaj akuzita. En novembro 1919, li estis kondamnita al sesmonata punlaboro kun suspendo dum tri jaroj, ĉar li, laŭ la verdikto, endanĝerigis la publikan sekurecon, partoprenante al miloj da homoj, kiuj proklamis la sendependiĝon de Koreio kaj trakuris la urbon kriante "Vivu la sendependiĝo de Koreio".

Post la Movado de la 1-a de marto la politiko pri la regado de Koreio estis ŝanĝita. Kvankam la kultura politiko ĝenerale celis la asimiladon de la korea popolo, limigo de sociaj liberecoj fariĝis malpli severa en certaj kampoj. Nun eblis eldoni ĵurnalojn kaj gazetojn en la korea lingvo, kvankam ekzistis cenzurado, kiel en propra Japanio.

Esperanto-Movado en Koreio, en la organizita formo, komenciĝas ĝuste en tiu periodo. En 1920 en la domo de Asocio de Kristanaj Junuloj (YMCA) en Seulo Esperanto-kurson okazigis Kim Eok (金億, 김억, alinome Verda E. Kim), kiu lernis Esperanton sub la gvido de Ossaka Kenĵi en 1916, dum li studis en Japanio. Kim Eok kaj liaj lernantoj fondis Korean Asocion Esperantistan (KAE), sed post nelonge li devis forlasi Seulon.

Sin Bong-jo ja estis lernanto de Kim Eok. Li multe penis revigligi la Asocion fonditan de Kim Eok. Li ankaŭ eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en Koreio en 1923, en la sama jaro kiel li partoprenis en la 11-a Japana Kongreso.

3. Ooyama Tokio


Ooyama Tokio

En tia situacio aperis japano, Ooyama Tokio. Fakte la nomo de Ooyama Tokio ne estas tre bone konata en Japanio, ĉefe ĉar li longe loĝis kaj aktivis en Koreio, kvankam li ja tenis kontakton kun esperantistoj en Japanio. Aliflanke li estas nepreterlasebla figuro en frua Esperanto-Movado en Koreio. Multaj faktoj tamen estas nekonataj aŭ forgesitaj.

Ooyama naskiĝis en 1889 en la gubernio Hukusima (福島, Fukuŝimo), kiu cetere fariĝis nun mondfama pro bedaŭrinda afero. Ĉar lia patro dungiĝis ĉe la Oficejo de la Gubernatoro de Koreio (朝鮮統監府 poste 総督府), kiel knabo li venis al Koreio, kaj pasigis la junecon ĉi tie. Dum sia studenteco li memlernis Esperanton, verŝajne sen multa kontakto kun aliaj esperantistoj.

Li edziĝis al koreino malgraŭ malaprobo de la gepatroj. Laŭdire li traktis sian edzinon ne kiel subulon, sed kiel egalan parulon, kontraŭe al tiama kutimo. Oni diras ankaŭ, ke li flue parolis koree.

La geedzoj kune membriĝis al JEI en 1920. Post studo en la universitato Doosisya (同志社) en Kioto, en 1922 li revenis al Koreio, ĉar, laŭ lia diro, Koreio estis por li la dua hejmlando.

Nelonge post sia reveno al Koreio, Ooyama komencis tre viglan Esperanto-movadon. En julio 1922 li fondis organizon, nomatan Seoula Esperanto Societo (京城エスペラント研究会). En la nomo de tiu organizo Ooyama okazigis multajn Esperanto-kursojn, kiujn gvidis aŭ li mem aŭ aliaj esperantistoj japanaj kaj koreaj. Entute 36 kursoj havis lokon ne nur en Seulo, sed ankaŭ en diversaj partoj de Koreio. La historio de tiuj kursoj estas relative bone konata, ĉar Ooyama lasis notojn pri la loko, la nomo de la gvidanto, la nombro de kursanoj, ktp.

Laŭ la diro de Miyamoto Masao, rimarkinda kontribuo de Ooyama al la Japana Esperanto-Movado estas ke li eltrovis Nakagaki Koziroo (中垣虎児郎). Fakte Nakagaki lernis Esperanton en la unua kurso okazigita de Ooyama. Frue kreskiinte kiel memstara esperantisto, li kunlaboris kun Ooyama, kaj foje mem gvidis kursojn. Post reveno al Japanio en 1924, Nakagaki fariĝis gvida figuro en diversaj kampoj de la Japana Esperanto-movado, interalie en proleta Esperanto-Movado kaj literaturo. Li esperantigis koreajn malnovajn rakontojn kaj aperigis ilin en La Revuo Orienta en 1927. Estas sciate ankaŭ, ke li gvidis ĉinajn studentojn en Japanio.

Ni revenu al Ooyama. La lingvaĵo de liaj esperantaj tekstoj ne estas tre altnivela. Ne maloftas gramatikaj eraretoj. Kvankam pli-malpli facile komprenebla, lia stilo ne estas sufiĉe flua, nek lia argumento ĉiam klara kaj preciza. Sed liaj tekstoj rimarkinde enhavas ideojn, kiujn nur malmultaj japanoj publike esprimis siatempe.

Ĉu li estis socialisto? Nakagaki atestas, ke li posedis multe da socialismaj libroj. El liaj skribaĵoj, tamen, al mi ŝajnas, ke liaj ideoj estas bazitaj ne sur la socialisma teorio, sed sur liaj propraj sentoj.

En februaro 1924 la korelingva tagĵurnalo Dong-a Ilbo aperigis Esperanto-rubrikon, kiu daŭris ĉiusemajne ĝis la fino de la jaro. Tiam la ĉefredaktoro de la ĵurnalo estis Li Kŭangsu (李光洙), pioniro de korea moderna literaturo, kiu lernis Esperanton sub la gvido de Sin Bong-jo. Verŝajne Li Kŭangsu prizorgis la Esperanto-rubrikon.

La unua artikolo, titolita "Esperantismo", elokvente esprimas la motivon de la rubriko: "Precipe ni koreoj, kiuj suferas kaj hontiĝas igite lerni kaj uzi la lingvon de venkintoj tute kontraŭvole, devas senti pli forte ol la aliaj memstarantaj popoloj la neceson de internacia lingvo." Tiu artikolo aperis anonime. Oni ne scias, kiu verkis ĝin, sed ĉiuokaze sonas tre kuraĝa eldiro.


Dong-a Ilbo, 1924.2.12

Ne malpli interesa kaj rimarkinda estas la dua artikolo, subskribita de Ooyama kaj titolita "Al Gekoreujanoj", kiu aperis en la 11-a de februaro. Cetere tiu dato estis la festotago de la Fondiĝo de Japanio. Mi ne scias, ĉu tiu ĉi dato havas signifon ĉi-rilate.

Ĉiuokaze ni citu lian artikolon:

En nia kara lando loĝas du grandaj gentoj kaj kelkaj alilandanoj kiel vi bonege scias. Kaj du-tri lingvoj estas uzataj por interkomuniki unu la alian.

Sed ĉiam pli kaj pli la malagrablaĵo estas kaŭzata inter tiuj gentanoj. Kiel domaĝe! Kiel abomene! La vera kaŭzo de intergentaj malkompreno kaj malamo estas nur la malsameco de lingvoj. Malfeliĉa por ni estas ne la ekzistado de la gentoj, sed ilia neevitebla fiera altrudiĝado.

Por ke reciproka sinkomprenado efektive interligu du gentanojn, estas necese, ke pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj.

Se ni parolos unu lingvon neŭtralan facillerneble kreitan, la erarkompreno kaj malamo plene malaperos en la homaro.

Al ni ĉiuj ellerni fremdajn lingvojn estas treege malfacile. Dum ni nun estas devigataj lerni korean lingvon, japanan lingvon anglan lingvon kaj kelkajn aliajn. Alivorte nur por lerni fremdajn lingvojn ni konsumadas nian karegan duonvivon. Oni ĉiam diras ke multaj povas legi iom fremdan lingvon, sed tre malmultaj povas paroli kaj skribi. Vere, lingvo fremda estas malfacila.

Karaj gekoreujanoj! Antaŭ ĉio ni alprenu Esperanton! La lingvo Esperanto tute ne estas unu fremda sed internacia, tutmonda. Nu, ni ĉiuj eklernu nian karan Esperanton. Ni sopiradas tiam, kiam la verda stelo ne estos necesa sur nia brusto.


La Orienta Lumo, N-ro 1

Estis tro naive, ke Ooyama ĉi tie vidis ke la kaŭzo de malagrablaĵo inter la du popoloj kuŝas nur sur la lingva problemo kaj la malamo plene malaperos per la alpreno de neŭtrala lingvo. Malgraŭ tio vere rimarkinda estas lia aserto pri la lingva egalrajteco inter la du popoloj, japanoj kaj koreoj.

En junio 1925, Seoula Esperanto Societo estis reformita en novan organizon, nomatan Korea Esperanto-Instituto, kun Ooyama kiel la prezidanto. Ĝia monata organo, La Orienta Lumo, aperis en aŭgusto 1926 kaj daŭris ĝis januaro 1927. Tio estas altvalora unuamana fonto pri la frua historio de Esperanto-Movado en Koreio. Jen ni vidu kelkajn paĝojn.

...

Unu alia aktivado de Ooyama estas malbone konata, sed indas profundan esploron. En 1925 Ooyama fondis Societon nomatan Seidoo-sya (正道社), laŭvorte la Societo de Justa Vojo, kaj ek de junio 1926 eldonis monatan revuon Tyoosen Ziron (『朝鮮時論』), kiu portis esperantlingvan titolon La Revuo Korea sur la kovrilpaĝo.

En 1997 oni publikigis en Japanio reprodukton de ĉiuj restantaj numeroj. Kelkaj numeroj mankas, ĉar ilia cirkulado estis malpermesita de la polico. Kelkloke tuta artikolo, paĝo, linio aŭ vorto estas cenzure forviŝita. Oni ne scias, ĝis kiam la revuo daŭris; la lasta el la konataj numeroj estas tiu de aŭgusto 1927. La revuo do verŝajne daŭris iom pli ol unu jaro.


La Revuo Korea, N-ro 1

Oni devas atenti, ke La Revuo Korea ne estas Esperanto-revuo. Pere de ĝi Ooyama ne celis disvastigon de Esperanto. Direktita al japanoj loĝantaj en Koreio, kaj skribita plejparte en la japana, la revuo celis ŝanĝi la konceptojn flanke de japanoj pri Koreio kaj la korea popolo, ŝanĝi malestimajn sintenojn de japanoj fronte al koreoj. La tezoj de la revuo tekstas jene:

...

Ampleksanta po ĉirkaŭ cent paĝoj en ĉiu numero, la artikoloj en La Revuo Korea prezentas vastan gamon laŭ la enhavo. Ĝi daŭre prezentis artikolojn kaj opiniojn aperintajn en korelingvaj tagĵurnaloj, tradukante ilin japanen. Ĝi ankaŭ aperigis koreajn novelojn en japana traduko. Mallonge dirite, tamen, la plejparto de la artikoloj traktis aktualaĵojn, nome socian, ekonomian kaj foje politikan aspektojn de la tiama Koreio, sub la japana koloniado.

Mi devas sincere konfesi kun grandega bedaŭro, ke analizo kaj takso de la karaktero de la revuo ĝenerale kaj de unuopaj artikoloj malesperige superas mian kapablon. Por tion fari necesus anticipa profunda kompreno pri la diversaj aspektoj de la tiama korea socio. Mi nur diru, ke la artikoloj ofte alprenis prisilentatajn temojn, montris simpatiemon, ne kompaton, al la korea popolo, akre akuzis socian malegalecon kaj kritikis la tiamajn politikojn.

Mi diris, ke La Revuo Korea ne estas Esperanto-revuo. Mi devas tamen aldoni, ke kelkaj numeroj ja enhavis Esperanto-rubrikon, kio laŭ mia kompreno havas grandan signifon en la historio de Esperanto-movado en Koreio.

Tie aperis esperantaj tradukoj de koreaj literaturaĵoj. Nun restas tri noveloj kaj unu poemo, sed en malpermesitaj numeroj eble aperis pli. Ĉiuj restantaj noveloj estis tradukitaj de Kim Eok, la poemo malhavas la subskribon, sed konjekteble venas de la sama tradukinto.

Jen numeroj kaj titoloj de esperantigitaj pecoj:

Koreaj samideanoj eble memoras la novelojn titolitajn Piano kaj Fotografaĵo respektive, ambaŭ tradukitaj de Kim Eok. Origine aperintaj serie en La Revuo Orienta en 1930, ili estas nun legeblaj en Korea Antologio de Noveloj, eldonita en 1999, kaj en la biografio de Kim Eok, aperinta en 2002. Mi ne scias ĉu la ekzisto de la koreaj tradukoj de "Iun matenon" estas ĝis nun konata. Biografio de Kim Eok ne mencias ĝin.

Vi eble supozis, ke temas pri samaj tradukoj aperintaj du fojojn. Sed ne. Temas fakte pri du versioj, el kiuj unu estis forte reviziita, tiel forte ke ili kelkloke konsiderinde diferencas. Kelkaj modifoj estas ĝustigoj de eraretoj, aliaj klaraj plibonigoj, sed aliaj apartenas al elekto de stiloj.

Mi montru, prenante ekzemplojn el la komenco de Fotografaĵo:

La Revuo Korea 1927.1

Antaŭ unu monato sinjoro S revenis al Seoulo de Songto. Kaj al li adresiĝis unu fotografaĵo, al li ne estis fremda la skriba stilo sur la koverto, en kiu enmetiĝis la fotografaĵo.

La Revuo Orienta 1930.2

Sinjoro Kim revenis al Seoulo de Songdo, antaŭ unu monato. Li ricevis poŝtaĵon, kaj la skribstilo sur la koverto ne estis fremda por li.

Kiel mi diris, La Revuo Korea estis direktita unuavice al ĝenerala japana publiko en Koreio, kaj ne specife al esperantistoj. Mi ne scias kiom da abonantoj de la revuo kapablis legi esperantigitajn novelojn. Sed la fakto, ke tiuj noveloj ja aperis rezulte de kunlaboro de Ooyama kaj Kim Eok, estas signifoplena por la historio de Esperanto.

Pro malsano kaj ekonomia malsukceso, la agado de Ooyama ne povis longe resti vigla. Multaj aspektoj de lia agado estas nur nebule konataj. Ni scias ke, en aprilo 1929 li gvidis radio-kurson de Esperanto el Seulo, kun la kursolibro verkita de li mem. En 1933 li estis membro de Keiĵo Verda Kunsido. Ĝia organo, Verda Ŝaŭmo (1933.12, 1934.1) informas nin, ke Ooyama estis tiam prezidanto de la Korea Asocio de Spiritismo (朝鮮心霊学会).

En 1938 li transiris al Ĉinio, kaj post la fino de la dua Mondomilito, Ooyama revenis al la naskiĝloko en Hukusima, kaj baldaŭ, en 1946, mortis.

4. Konklude

Ĉi tie mi substrekis pozitivan flankon de la agado de Ooyama. Sed lia ago ne ĉiam estis sukcesaj. Kelkaj ŝajne venas de memkontentigo. Estas malfacile objektive taksi la meritojn de Ooyama kiel socia aktivisto.

Malgraŭ ĉi tio, Ooyama certe estis unu el la pioniroj de la Esperanto-Movado en Koreio. Li ne nur penis disvastigi Esperanton, sed provis meti la japanan kaj korean popolojn sur egalan pozicion, kaj praktikis Esperanton por atingi tion. Li estis vere rara japano en tiu tempo. Li indas plian priesploradon en la kunteksto de la historio de koloniada periodo de Koreio.

Fokusiĝante al Ooyama, mi devis lasi aliajn figurojn, kiuj pere de Esperanto iel ligis, aŭ almenaŭ provis ligi, la japanan kaj korean popolon. Laŭ mia opinio, iliaj agoj kaj opinioj estas egale esplorindaj, kvankam ili agis eble ne tiom intense kiom Ooyama. Permesu al mi nomi nur kelkajn:

Kelkaj el ĉi tiuj personoj estas jam bone konataj, sed aliaj ne. Mi mem dezirus iel alproksimiĝi al ili, sed mi volonte aŭdos iun alian paroli pri ili.

Mi estos ege feliĉa, se mia prelego helpos al la aŭskultantoj rekonsideri la voloron de Esperanto. Dankon.

Bibliografio


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/‾gothit/ooyama.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2011, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp