la Revuo Orienta, 2009 Maj., p.20.

Instruado de Esperanto en Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj


GOTOO Hitosi

Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj (TUFS) estas la plej renoma universitato en Japanio en la kampo de lingvoj. Enhavante 26 fakojn, kiuj respondas al specifaj lingvoj el Azio kaj Eŭropo, ĝi krome oferas lecionojn de ĉ. 15 lingvoj kiel fakultativajn lernobjektojn. Esperanto viciĝas inter ili.

TUFS (kaj ĝia antaŭanto) ludis foje gravan rolon en la historio de Esperanto-Movado en Japanio. Plej notinde, D-ro ASADA Eiji (浅田栄次 1865-1914), instruisto de la angla, estis verŝajne la unua japano, kiu publike prezentis paroladon en Esperanto; li salutis en Esperanto okaze de la kursofina ceremonio en 1906. En la universitata tereno nun staras monumento memore al li, sur kiu lia esperantisteco estas klare menciita.

La nunan Esperanto-kurson iniciatis prof. KANNO Hiroomi (菅野裕臣), kaj ĉe lia emeritiĝo en 1998 mi transprenis la taskon. Nun la kurso (sume 30 horoj) okazas intensive dum la vintra libertempo, ĉar mi loĝas malproksime de Tokio.

Rajtas preni ĝin studentoj en la 3-a kaj 4-a jaroj kaj en magistriĝa kurso. La nombro de la studentoj varias laŭ jaroj; averaĝe ĉ. 30 studentoj sukcese akiras 2 kreditunuojn. Krome la kurso estas malfermata al lokanoj.

Post kelkhora enkonduka lekcio pri interlingvistiko, lingvistika superrigardo de Esperanto kaj la historio kaj nuna situacio, komenciĝas la lingvolernado, kvankam mi dume rakontas personajn travivaĵojn en Esperantio. Ĉar la tempo estas limigita, mi ĉefe celas doni certagradan pasivan konon de Esperanto. La studentoj, plejparte spertaj en lingvolernado, sufiĉe rapide akiras kapablon legi facilajn tekstojn.

Fine de la kurso okazas ekzameno, plej ofte traduka tasko de mallonga artikolo el Monato. Kun la helpo de vortolisto la studentoj ja pli-malpli bone komprenas la enhavon. El enketoj sciiĝnas, ke multaj studentoj sentas tion unika sperto, kaj ili finis la kurson kun pozitiva impreso pri Esperanto.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ro0905.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2009, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp