la Revuo Orienta, 1988 januaro, p. 15.

Biblioteko INOUE Hisasi


GOTOO Hitosi

La urbeto Kawanisi apud Yonezawa, en gubernio Yamagata, situanta 300km norde de Tokio, ne estas vaste konata. Unuavide ĝi aspektas kiel multaj aliaj malgrandaj urbetoj tenantaj sin ĉefe per agrikulturo. La loĝantoj, tamen, prenas la urbeton unika kaj fiera, jen pro la produktaĵoj keil rizo kaj bovaĵo, jen pro la dalio-ĝardeno laŭdire plej granda en Japanio, jen pro la fakto, ke brita mondvojaĝantino-aventuristino, Isabella BIRD, admire nomis ĝin "Arkadio en Oriento" en 1878. En septembro ĉijare aldoniĝi al la listo alia fieraĵo: nova biblioteko kun 70000 titoloj donacitaj de INOUE Hisasi, unu el la plej popularaj dramistoj-novelistoj en nuntempa Japanio.

La fama dramisto amas sian karan naskiĝurbeton, kaj jam donis al sia teatra trupo nomon Komatu laŭ unu el ĝiaj distriktoj. Ĉi-foje li senavare donacis al la urbeto parton (sed certe amason) el sia libraro. Metita en loka centro por plibonigo de agrikulturaj cirkonstancoj, la biblioteko nun estas malfermita al la publiiko, baptita de la dramisto kiel Tihitudoo Bunko, laŭlitere "biblioteko de malrapida verkisto". (INOUE Hisasi estas fama ankaŭ pro malrapida verkado.)

Ka nova biblioteko havas du karakterojn. Unue ĝi estas ordinara biblioteko. La libraro kovras vastan terenon de scio de la homaro. La elekto de la titoloj, tamen, spegulas interesojn de la donacinto. En kelkaj fakoj, kiel kulturo kaj moroj de la popolo, la kolekto ĉi tie estas vere unuaranga en Japanio.

Korme ĉi tio estas biblioteko de Inoue-aĵoj. La verkaĵoj de la donacinto estas kompreneble legeblaj. Oni povas eĉ foliumi kelkajn kajerojn por verkado, kaj trovi interesajn notojn en ili. Alia plezuro estas serĉi en libroj enskribojn kaj substrekojn, kiujn la vekisto lasis dum legado.

La nomo de INOUE Hisasi havas apartan signifon por la japanaj esperantistoj, ĉar li iam eldiris favorajn opiniojn por Esperanto, kaj eĉ komencis lerni ĝin. Ni emas atendi multajn librojn en kaj pri Esperanto, sed vane. Ĉi tie troviĝas nur deko da titoloj pri Esperanto. Notindas, tamen, ke interalie la dramisto lasis keklakjn ruĝajn substrekojn en Hantaisei esperanto Undoosi (Historio de la kontraŭreĝima esperanto-movado) de OOSIMA Yosio kaj MIYAMOTO Masao.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/‾gothit/ro8801html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1988-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp