Doi Eiichi
―iniciatinto de bonfaraj poŝtmarkoj en Japanio―



Doi Eiichi
(1909.9.17 - 1933.9.9)

enhavo


Talenta knabo

Doi Eiichi estis amata kaj fiera filo de la fama poeto Doi Bansui (1871 - 1952) kaj lia edzino Yae (1879 - 1948), en la urbo Sendai en Nord-Orienta Japanio. Li mortis de tuberkulozo en la aĝo de apenaŭ 24 jaroj, kiam li estis studento de Imperia Tohoku-Universitato. Lia aktivado, disvolvita en malsaneco kun la helpo de lia telento en lingvoj inkluzive de Esperanto, estis tamen tiel arda, ke ĝiaj fruktoj restas ankoraŭ videblaj.

Profesie instruisto de la angla lingvo en la Dua Nacia Gimnazio en Sendai, la patro estis siatempe vaste konata kiel literaturisto kaj nacia poeto; li poste ankaŭ tradukis la kompletajn epopeojn de Homero el la originalo japanen en versoformo. Laŭ la merito li estis honorigita en 1950 per la Ordeno de Kulturo, la plej prestiĝa ordeno por arta, kultura aŭ akademia agado en Japanio. Por la nunaj legantoj lia stilo sentiĝas eksmoda, tamen lia nomo ne tute perdis brilon. Fakte ankoraŭ nun tre populara kaj karmemora, parkerata de multaj japanoj, estas la kanto "La luno super la ruino de kastelo", kun melodio de Taki Rentaro. Cetere lia familia nomo estis origine "Tsuchii"(Cuĉii), sed li decidis ŝangi la nomon en "Doi.".

Estas ne sciate, kiam kaj kiel Bansui konatiĝis kun Esperanto. Nur estas konstateble, ke li ĉeestis malgrandan prelegkunsidon pri Esperanto, okazigitan de lokaj esperantistoj, en la 16a de aprilo 1924. La prelegon pri la situacio de Esperanto en Eŭropo prezentis Yanagita Kunio, pioniro de folkloraj studoj en Japanio, kiu laboris en Ĝenevo por la Ligo de Nacioj ĝis la antaŭa jaro kaj havis kontakton kun lokaj esperantistoj, i.a. Edmond Privat.

De la juneco Eiichi estis rigardata kiel talenta knabo; li transsaltis po unu jaro en la elementa kaj meza lernejoj. Kiam Albert Einstein invitite vizitis Japanion por prelegvojaĝo en 1922 tuj post la decido de lia honorigo per Nobel-Premio, Bansui oferis odon laŭde al li. Revenvoje de sur la ŝipo la fizikisto sendis dankmesaĝojn al Bansui, sed li ankaŭ bonvolis kunsendi apartan paperfolion (nun konservatan en la Biblioteko de la Tohoku-Universitato), sur kiu estis notita mesaĝo speciale por Eiichi (tiam nur 13-jaraĝa). [vd. la lastan paĝon de la pdf-dosiero]; Vidu ankaŭ: koncerna paĝo el la kolektitaj verkoj de Einstein, Universitato de Princeton kaj ĝia angla traduko


Libro donacita de Schröder al Eiichi
"Al mia karega japana amiko Eiichi Tsuchii
de Johannes Schröder ... julio 1931"

Wer das angestrengte Nachdenken über wissenschaftliche Probleme kennt, der fühlt sich nie leer und einsam, und zudem erlangt er einen festen Stand gegenüber dem Wechsel des Schicksals.

Dem jungen Herrn E-i-ichi
zum Gruß
Albert Einstein
- - - - - - - - - - - - - - -

Kiu konas streĉe pripensi pri sciencaj problemoj, tiu neniam sentas sin malplena kaj soleca, kaj krom tio akiras solidan starpunkton kontraŭ la ŝanĝiĝo de la sorto.

Al juna Sinjoro E-i-ichi
salute
Albert Einstein

Videble do Bansui estis prezentinta la filon al Einstein en ia tre impresa maniero.

Eiichi estis dotita de lingva kapablo; li frue mastris la anglan kaj la germanan, kaj ankaŭ Esperanton. Per Esperanto li klopodis konigi la kulturon kaj aktualajn situaciojn de Japanio al la cetera mondo, kaj korespondis kun multaj eksterlandaj esperantistoj. Li aparte amikiĝis kun S-ro Johannes Schröder, lernejestro en Marbach apud Dresdeno, Germanio. Ili tiom intimiĝis unu kun la alia, ke ili reciproke nomis sin "karega amiko" malgraŭ la aĝ-diferenco de pli ol 20 jaroj.

Schröder siaflanke korespondis kun deko da japanoj kaj fariĝis amika al Japanio. La prelega teksto (longa je 8 paĝoj) pri japana kulturo, prezentita de li okaze de la kvina Konferenco de la Mez-Saksa Esperantistaro en Döbeln, la duan de januaro 1929, estis represita en la Revuo Orienta (1929.8) rezulte de la interveno de Eiichi. Libro, (Hans Koch-München, La Esperantisto en Germanio, Gvidlibro tra la germana lingvo, Sudgermana Esperanto-Eldonejo, 1923?) donacita de Schröder al Eiichi, estas konservata en la Kolekto Bansui en la Biblioteko de la Tohoku-Universitato.


Artikolo de Eiichi kaj Schröder
en Illustrierte Zeitung
Kovrilo
paĝo 1 de la artikolo
paĝo 2 de la artikolo

En leipziga magazino Illustrierte Zeitung N-ro 4585 (1933-01-26), aperis germanlingva artikolo " Jiyu Gakuen" subskribita de Tsuchii Eiichu [tiel!] kaj J. Schröder. Temas pri prezento de liberisma lernejo en Tokio, fondita de Ges-roj Hani en 1920. Verŝajne Eiichi celis per ĉi tiu artikolo prezenti modernan aspekton de tiama Japanio al germanoj. Li verkis manuskripton en Esperanto kaj Schröder kunlaboris al lia iniciato, ĝin germanigante kaj perante al la eldonejo.

Eiichi donacis al la lernejo de Schröder karpoformajn flagrubandojn (koinobori), klarigante al la infanoj ke ili simbolas bravecon kaj paciencon en Japanio. Ĝojante ke ili plaĉis al la lernejanoj, li, kun sia fratino, komencis sendi karpoformajn flagrubandojn al lernejoj en aliaj landoj. Post lia morto tiu aktivado estis trensprenita de liaj gepatroj kaj kunlaborantoj.

Ju pli profundiĝis Eiichi en aktivado per Esperanto, des pli favoraj fariĝis gesinjoroj Doi al Esperanto. En la 16a de oktobro 1930 Bansui ĉeestis la bonvenigan bankedon por Joseph R. Scherer, kiun la lokaj esperantistoj invitis por publikaj prelegoj por disvastigo de Esperanto. En majo 1932 Bansui fariĝis patrono de Sendai Esperantista Societo, kaj Yae aniĝis kiel regula membro. Estas dokumentite ankaŭ, ke ilia domo estis uzita kiel kunsidejo. Intertempe la esperanta traduko de "La luno super la ruino de kastelo" aperis en la Revuo Orienta (1932.2) el la plumo de Ossaka Kenĵi.

▲reveni supren

Bonfaraj poŝtmarkoj


Alvoko de Eiichi pri bonfaraj poŝtmarkoj
Ĵurnalo Tokyo-Nichinichi-Simbun (1930.10.9)

Enirinte la Universitaton en 1929, li planis studi germanistikon aŭ orientan filozofion, sed li estis devigita interrompi la studon jam en la unua jaro por kuracado. Ne eblis por li realigi la revon.

Dum la periodo, en kiu li antaŭvidis sian baldaŭan morton, li plej energie dediĉis sin al la enkonduko de bonfaraj poŝtmarkoj en Japanion. Li estis rimarkinta strangan prezindikon sur poŝtmarkoj el Eŭropo, kaj eksciinte ke temas pri bonfaraj poŝtmarkoj kun krompago de monofero, li ekintencis enkonduki tiun sistemon en Japanion por socialaj aferoj, precipe por helpo al lepruloj. Li alvokis en letero al ĵurnalo, " La sistemo de bonfaraj poŝtmarkoj ..., jam enkondukita en eŭropaj landoj, estas multe pli universala kaj popoleca ol monkolektado de unuopa organizo. ... Kiam leteroj kun tiaj poŝtmarkoj cirkulos tra ĉiuj anguloj de la lando, ili nepre stimulos la civitismon de la tuta popolo." Paralele kun tiaj alvokoj, li esploris detalojn de la sistemo en diversaj landoj pere de korespondado ĉefe en Esperanto.

Kun la rezulto de la esploroj, Eiichi turnis sin al la deputito Uchigasaki Sakusaburo, amiko de la patro. Tuŝite de la filantropia iniciatemo kaj entuziasmo de Eiichi, en 1933 Uchigasaki proponis al la parlamento, ke ĝi rekomendu al la registaro la emision de bonfaraj poŝtmarkoj. La raporto de esplorado de Eiichi laŭdire ege surprizis la burokratojn de la Ministerio de Poŝto kaj Komunikado pro ĝia detaleco.


Kelkaj el la bonfaraj poŝtmarkoj el eksterlando,
kolektitaj de Eiichi kaj konfiditaj al Uchigasaki

Kvankam la propono estis aprobita en la Domo de Deputitoj, la registaro malemis akcepti la rekomendon pri bonfaraj poŝtmarkoj, kun preteksto ke nova sistemo multe plipezigus la ŝarĝojn de la poŝtistoj. Eiichi alprenis novan nomon "patriota poŝtmarko", dirante ke la ekstermo de lepro estas vere patriota ago, kaj laŭlitere ĝis la lasta momento de la vivo li petadis de la gepatroj, amiko kaj Uchigasaki klopodon al ĝia efektivigo.

Uchigasaki prenis la vortojn de Eiichi en la morta lito kiel lian testamenton, kaj en 1935 ree prezentis al la parlamento proponon de rekomendo al la registaro emisii patriotajn poŝtmarkojn, ĉi-foje kun la celo antaŭenigi civilan aviadon. En la elpaŝo en la parlamento Uchigasaki malkovris ke la vera iniciatinto de la propono pri bonfaraj poŝtmarkoj estis Eiichi, kaj ke tiu esploris detalojn pri la sistemo en diversaj landoj kun la helpo de Esperanto.

Tiutempe en la Demartemento pri Aviado en la Ministerio de Poŝto kaj Komunikado estis burokratoj, kiuj deziris ĉiurimede antaŭenigi aviadajn aferojn. El la tiamaj ĉirkonstancoj konjekteblas, ke unu el tiaj burokratoj provis profiti la proponon de Uchigasaki kaj sugestis al li ŝanĝi la celon en la propono konforme.


"patriotaj poŝtmarkoj"

Uchigasaki mem konfesis, ke li ŝanĝis la celon, ĉar la antaŭenigo de civila aviado estas pli konforma al la situacio de la tempo. Ŝajnas, ke li volis unue enkonduki la sistemon de poŝtmarkoj kun krompago de monofero kaj poste modifi la sistemon favore al bonfaraj celoj.

Finfine en la unua de junio 1937, emisiiĝis trispecaj patriotaj poŝtmarkoj (respektive 2, 3 kaj 4 senoj plus 2 senoj da ofermono), kune kun samcela patriota poŝtkarto (2 plus 3 senoj). La poŝtmarko montras aviadilon Douglas DC-2 flugantan super la Japanaj Alpoj.


Artikolo raportanta la rakonton malantaŭ la patriotaj poŝtmarkoj
Ĵurnalo Tokyo-Asahi Shimbun (1937.6.16)

La Ministerio pri Poŝto kaj Komunikado kaj la Imperia Asocio por Flugado lanĉis grandskalan kampanjon por vendi la patriotajn poŝtmarkojn kaj antaŭenigi la aferon de civila aviado. La semajno sekvanta la unuan de junio estis decidita "Partiota Semajno por Aviado", kaj diversaj eventoj pri aviado estis organizitaj tra la tuta lando por tiri la atenton de la publiko.

Tiel la propono de Eiichi pri bonfaraj poŝtmarkoj realiĝis ne tute kiel li origine esperis. Estas tamen vero, ke la poŝtmarkoj kun krompago de monofero en Japanio estas produkto de la filantropia ideo de Eiichi kaj liaj korespondado kaj esplorado pere de Esperanto. Detalecan rakonton malantaŭ la emisio de la patriotaj poŝtmarkoj, kun mencio de la nomo de la iniciatinto, raportis kelkaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Ekzemple la Ĵurnalo Tokyo-Asahi aperigis sufiĉe longan artikolon kun foto de Eiichi en la 16a de junio.

La patriotaj poŝtmarkoj estis komence bonvenigitaj de filatelistoj pro la arteco kaj kuriozeco, sed post mallongdaŭra furoro la vendo draste falis. Malgraŭ la vend-kampanjo la sumo de kolektita ofermono konsiderinde malsuperis la antaŭsupozon.

Uchigasaki iam esprimis sian deziron realigi per siaj propraj klopodoj la emision de bonfaraj poŝtmarkoj kun socialaj celoj, kiel Eiichi origine konceptis. La unua poŝtmarko kun krompago kun bonfaraj celoj tamen emisiiĝis nur post la fino de la milito, en 1947. Tiam eĉ Uchigasaki estis jam forlasinta la mondon.

▲reveni supren

Tombo de internacia amikeco


Kondolencaj vortoj de Schröder al la Familio Doi (el Nia Voĉo oktobro 1933)

La korespondado inter Eiichi kaj Schröder daŭris pli ol kvin jarojn kaj estis tiel densa, ke alvenis du leteroj de Schröder kruciĝe kun la telegrama sciigo pri la morto de Eiichi. Kondolenca letero de Schröder al la Familio Doi, datite je la 10a de Septembro, estis kopiita en la bulteno de Sendai Esperantista Societo, kaj tekstas jene:

"... Mia koro preskaŭ disrompiĝis kaj volis kvazaŭ krevi, kiam mi legis la teruran sciigon. Mia kara edzino ploradas senĉese, kaj ankaŭ miaj gefiloj havas sennombrajn larmojn. ... La letera interŝanĝo de pensoj kun li fariĝis por mi vivnecesaĵo same kiel manĝado kaj trinkado. Kaj tio ne plu devas esti? Neniam plu mi legos lian karan manskribaĵon, liajn grandajn pensojn? ... Li titolis min sian Sensei. Sed same li estis por mi mia Sensei, kiu per sia vigla spirito kaj per sia alta pensflugado kondukis min en la admirindan kulturon de Nippon,... Vi povas esti fieraj, ke vi havis tian filon, pri kiu Dio ĝojis kaj kiun Li hejmen-venigis pro tio, hejmen en Sia Regno...."

Laŭdire la patrino Yae komencis lerni Esperanton en la intenco respondi al li, kaj laŭ RO (1935.5) en la letero skribis: "Kiam mi rememoras Eiichi, ĉiam antaŭ mi prezentiĝas, kiel entuziasme kun ĝojo li atendis kaj legis vian skribaĵon. ..." Tiuj vortoj tamen tro lerte esprimas la senton de la patrino kiu perdis amatan filon, tro lerte por komencanto. Estas do plej probable, ke anstataŭ ŝi efektive ĝin skribis F-ino Ŝimanuki Kiyoko (poste nomata Ooizumi Kiyo), esperantistino, kiu laboris kiel sekretariino por gesinjoroj Doi ĝis ilia morto.


Epitafo por Eiichi

La sekvan jaron la patrino hazarde trovis la testamenton de Eiichi en la somerdomo de la familio. Tie notitaj estis la lastaj voloj de Eiichi; interalie li volis, ke parto de lia cindro estu enterigita en Germanio per la mano de lia karega amiko Schröder. Aldone indikitaj estis la formo de la konstruota tombo kaj la epitafo sur ĝi. La gepatroj penis realigi lian volon, verŝajne kun la helpo de Ŝimanuki kaj aliaj esperantistoj. Post komplikaj formulaĵoj kaj necesaj laboroj ĉe ambaŭ flankoj finfine konstruiĝis la tombo kaj la enterigo estis okazigita en la 19a de oktobro 1935, onidire kun ĉeesto de la tuta vilaĝo de Marbach. La epitafo, kun germana traduko fare de Schröder apude, legiĝas:

Ĉi tie dormas / Eiichi Doi-Tsuchii, / 1909-1933, / nia karega amiko, / kiu amegis Germanujon ĝis sia morto, / sed kies malforta korpo ne permesis al li, / fari la grandan laboron / por la amikiĝo de Germanujo kaj Japanujo / kaj plue de Okcidento kaj Oriento. / Li ripozu en Dio!

Kiam Schröder forpasis en la unua de oktobro 1952, lia postlasita familio enterigis lin apud la tombo de Eiichi, por ke la morto kunigu ilin por eterne. La tombo estas memorata kiel "Tombo de internacia amikeco" inter germanaj esperantistoj ĝis hodiaŭ. Ankaŭ japanoj, esperantistoj kaj aliaj, fojfoje vizitas la lokon.

▲reveni supren

Fruktoj de lia aktivado


Monumento por Hearn

Alia el la lastaj voloj de Eiichi estis konstruigi monumenton por Lafcadio Hearn en la ĉefurbo Tokio. Tiun verkiston li estis estimanta kiel peranton de Okcidenta kaj Orienta kulturoj. Bansui, iama studento sub Hearn ĉe la Universitato de Tokio, klopodis realigi tiun volon de la filo kunlabore kun siaj amikoj.

La monumento, kun skulptaĵo kaj epigrafio fare de renomaj artistoj, estis konstruita en la antaŭĝardeno de la Imperia Biblioteko (nun Internacia Biblioteko de Infana Literaturo) en Ueno, Tokio, kaj inaŭguriĝis en la unua de julio 1935.


Esperanta traduko
de La tragedio de l' homo
El la Kolekto Bansui

Estas dokumentite, ke eĉ post la morto de Eiichi, gesinjoroj Doi donis helpon al Esperanto-movado. En la Kolekto Bansui en la Biblioteko de Tohoku-Universitato, troviĝas esperanta traduko de La tragedio de l' homo de Madách fare de Kalocsay. Enskribo sur la titolpaĝo montras, ke Bansui aĉetis ĝin en la 18a de junio 1936. Tio signifas ke li ja havadis certan intereson en Esperanta literaturo, kvankam restas neniu atesto pri lia Esperanto-lernado.

La domo de la Familio Doi estis preskaŭ komplete detruita kaj forbruligita en la aeratako (1945.7.10) dum la Dua Mondmilito, kaj tial restas nur malmulte da objektoj, kiuj rekte rememorigas Eiichi. Lia aktivado tamen lasis plurajn videblajn postsignojn. Uchigasaki komentis, ke Eiichi en siaj agoj havas multe pli longan vivon, kompare kun tiuj, kiuj senutile akumulas ĉevalecajn jarojn.

▲reveni supren

Bibliografio

Noto: Ĉi tio estas reduktita esperanta versio, kies originalo en la japana aperis unue en Kangaeru-to iu koto, poste en Mejlŝtono, kaj en libreto Esuperanto-o sodateta hitobito kun aliaj pecoj. Notu ke la japana versio estas multe pli enhavoriĉa en teksto kaj fotoj, akompanata de ampleksa bibliografio kun listo de libroj kaj artikoloj en la japana.

▲reveni supren



URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ses/eiichi-eo.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2009-2023, GOTOO Hitosi, Prof. Em.
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp