Esperanto jun. 1983, pp. 113-114.

Aperis kulture grava verko
Recenzo de La instruoj de Budho


La instruoj de Budho. Tôkyô: Bukkyo Dendo Kyokai, 1983. 310p. 19cm. Bind. ISBN 4 89237 029 0. Prezo: indikota.

GOTOO Hitosi

Se la sankta libro de la budhonoj aperas en esperanto pli malfrue ol eldoniĝis tiuj de l ajudoj, kristanoj kaj islamanoj, la kulpo estas atribuebla ne sole al la budhanoj-esperantistoj.

La Biblio aŭ Korano enhavas dekojn da libroj, kiuj estis skribitaj, laŭkrede, sub la gvido de Dio, kaj do konsistigas nedivideblan tuton. Dume la sanktaj libroj de la budhanoj nombras kelkmil, kaj ili konsistas el paroladoj de Budho, komentoj de postaj gvidantoj, kaj reguloj de la Budha Frataro. Ili kune okupas centon da volumoj, kaj al ĉiu el ili diversaj sektoj atribuas diversajn valorojn.

Krome, almenaŭ en Japanio, la sanktaj libroj estis konservitaj en la antikva ĉina lingvo, tiel ke ili restis por laikoj nur volapukaĵo. En la lastaj jardekoj komenciĝis movado por disvastigi ilin en pli alirebla formo, sed tiel ke la esenco de la budhismo tamen estu sufiĉe prezentita. Tiel unuafoje la intruo de Budho komencis familiariĝi al la japanaj laikoj. Estas nature, ke oni baldaŭ entreprenis la tradukadon de tiu unuvoluma prezento en diversajn lingvojn, por disvastigi la orientan religion tra la mondo.

Fine, jen estas Esperanta versio, kiu estas ellaborita --kaj enhave kaj forme (bela bindo)-- laŭ la normoj de Budhisma Misia Fonduso, kiu jam eldonis similajn versiojn en dek lingvoj. La enhovon prizorgis eminentaj specialistoj, por ke estu klare, kio estas iluminiĝo (stato de la animo libera de ĉiuj vulgaraj pasion) kaj kiel ĝi estas atingebla.

La teksto de la libro konsistas el kvar partoj: Budho (la vivo de Budho; komcepto pri Budho laŭ postaj kredoj); Darmo (t.e. la instruo); La vojo de purigado (pli praktikaj instrukcioj); Frataro (la ordeno de la eklezio). La dua kaj la tria partoj formas la kernon de la libro. La teksto estas kompilaĝo de ekstraktoj el diversaj libroj, kio estis necesa prcedo. Ĉar ekzistas multaj sektoj, manlibro de ĉi tiu speco devas havi ian "ekumenan" karakteron. Certe, elementoj de la prabudhismo pli viglas ol oni atendus en Japanio, kie tradicie floris nur mahajanaj sektoj (t.e. postaj kaj reformemaj skolok, kiuj emas peti helpon de la Supera Budho). Kvankam mi sentis kelkfoje nekoherecon inter la teravadaj (pli proksimaj al tiuj de la prabudhismo) kaj la mahajanaj elementoj, la kvietiga instruo de Budho estas, ĝenerale, bone redonita en la elekto kaj aranĝo de l eltiraĵoj. Tiurilate, ekzemple, la ĉapitro "La savo de Budho" (p.102-113) ŝajnas fremda fronte al la najbaraj ĉapitroj, pro la troa mahajaneco.

La tekston sekvas, krom indiko de la fontoj, aldonaĵoj: "Konciza historio de bushismo", "sisvastiĝo de Budha instruo", glosaro, ekstrakto el Darmapado (unu el la plej malnovaj kaj plej konataj sutroj) ktp. Ili mem estas nobaj legaĵoj por sciigi pri la eksteraj aspektoj de budhismo, kaj por resumi la instruon.

Bedaŭrinda estas la svarmo de ĉiuspecaj lingvaj mankoj kaj eraroj tra la tuta volumo, precipe en la unuaj partoj kaj la suplemento. Kompreneble, multaj estas simplaj preseraroj kaj gramatikaj eraroj, facile korekteblaj dum la legado. Sed troviĝas ankaŭ miselekto de vortoj, malbona frazkonstruo kaj fuŝa trakudo, kiuj nebuligas, obsturigas aŭ eĉ tordas la enhavon. La uzo de la vorto asketismo (p.195) estas fatala. Se la tradukinto estun konsultinta PIV sub la vorto asketo! Almenaŭ unu vorto (oreloj, p.116, komence le la antaŭlasta linio), unu frazparto (p.119, l.9) kaj unu paragrafo (p.188, inter la tria kaj la kvara paragrafoj) restas netradukitaj. Legu estas anstataŭ kaj (p.76, l.12), rezonado anstataŭ racio, puso anstataŭ puno (p.83, l.7), kvin anstataŭ kvar (p.118, l.4), pentoj anstataŭ sentoj (p.119, l.-1), insultojn anstataŭ instruojn (p.123, l.3), permesi anstataŭ promesi (p.159, l.-6), nenio restas senŝanga anstataŭ restas nenio ŝanĝiĝema (p.168, l.3).

Kredeble kelkaj el la tradukintoj estis ne sufiĉe kompetentaj pro entrepreni la tradukadon. Sed se la redaktoro estus pli atentema, la malbonkvalita lingvaĵo estus multe malpli ofta. Nu, la historio de la japana kaj la angla versioj jammontris, ke necesas longa tempo por perfektigi la tekston. Ni atendu la samon por la Esperanta versio.

Malgraŭ ĉio ĉi, restas vere, ke la apero de La instruoj de Budho estas grava kultura dato en la historia de Esperanto. Ĝis nun ni havis nur malriĉan provizon da budhisma literaturo. Ĝi impresis des pli malriĉe kompare kun tiuj de aliaj du grandaj religion, kaj eĉ pli se ni konsideris la nombrojn de la kredantoj de tiuj tri religioj inter la esperantistaro. Nun ni povas diri, ke la breĉ estas grandparte ŝtoita.

Ĉu mi ŝajnus esti tro malrealisma, se mi esperus, ke oni baldaŭ publikigos ĝeneralan enkondukan libron pri budhismo, kiu formua la bezonatan paron kun ĉi tiu grava volumo?


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/esp8306.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1983-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp