la Revuo Orienta, 2006 oktobro, pp. 22-23.

La okcitana lingvo
Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj


GOTOO Hitosi

La okcitana estas la lingvo de la Sudo de Francio. Tiu ĉi unuavide simpla aserto tamen levas plurajn demandojn.

La nomo mem jam kaŭzas kelkajn demandojn, aŭ eble argumentojn kaj eĉ protestojn. Kvankam “la okcitana” estas nun la plej neŭtrala, scienca nomo por tiu lingvo, foje oni nomis (kaj iuj ankoraŭ nomas) ĝin "la provenca".

Provenco estas la orienta parto de Sud-Francio. Frue ricevinte influojn de la helena kaj poste romia civilizacioj kaj benite de milda klimato kaj naturaj kaj historiaj beloj, ĝi estis rigardata kiel la ĉefa parto de Sud-Francio. Provenco ja restas ŝatata celo de eŭropaj turistoj kaj feriantoj kaj la nomo "Provenco" tenas korvarmigan efikon por multaj. Do "la provenca" fariĝis la nomo ne nur de la lingva variaĵo de la propra Provenco, sed ankaŭ de la tuto de la sud-franca lingvo. En 1904 la Nobel-premion pri literaturo gajnis provenca poeto, F. Mistral, kio estis granda fiero por provencanoj. Estas nature, ke li kaj liaj sekvantoj ŝate nomadis la lingvon "la provenca".

Nu Provenco finfine estas nur unu parto de Sud-Francio, kaj, se oni konsideras objektive, ne konvenas nomi la lingvon de la tuta Sud-Francio "la provenca". Tiel ŝajnis precipe al personoj en Langvedoko (mez-suda parto de Sud-Francio). Tial oni eltrovis pli taŭgan nomon "la okcitana", tiel ke la tuta Sud-Francio nun pli ofte nomiĝas "Okcitanio".

En efektiveco, ĉi tie kuŝas ne nur disputo pri la nomado, sed pli ampleksa debato pri la ortografio, lingvo-normigado, mond-koncepto kaj socia envolviĝo, ktp., tro ampleksa por detali ĉi tie. Oni povas eĉ pensi pri la reciproka rivaleco flanke de la popoloj de Provenco kaj de Langvedoko. Ĉiukaze necesas noti, ke dum la tuta historio Sud-Francio neniam formis unuigitan regnon, tiel ke ne ekzistas norma okcitana lingvo aŭ centra variaĵo. Ŝajnas, ke Sud-Francion unuigas la memoro, ke en la Mez-epoko la Sudo de Francio estis pli civilizita ol la Nordo kaj tie floris altnivelaj artoj kaj kulturoj. La poezio de trobadoroj kaj romanikaj preĝejoj, ekzemple, estas por ili komunaj trezoroj. Fakte la okcitana liriko en la 12a kaj 13a jc estis unika ekzisto siatempe kaj fariĝis modelo por diversaj popoloj de Eŭropo, lasante konsiderindan influon ĝis la modernaj tempoj.

Ĉu la parolo en tiu regiono tamen ne estas dialekto, nura loka variaĵo, de la franca lingvo? La respondo ne estas simpla, ĉar ĝi dependas de la difino de la "lingvo". Se ni difinas ĝin pure lingvistike, oni havas plenan kialon, konsideri la francan kaj la okcitanan kiel apartajn lingvojn, ĉar ili sufiĉe diferencas unu disde la alia kaj fonologie kaj gramatike kaj leksike. La okcitana prezentas konsiderindan strukturan kontinuecon kun la kataluna unuflanke kaj kun la norditala aliflanke, kontraste al la nordfranca, t.e. la norma franca. Ekzemple en la nord-franca ĉiu frazo postulas subjekton sur la surfaco, eĉ kiam ĝi estas persona pronomo. En la okcitana la subjekto estas nedeviga, kiel en la hispana, kataluna aŭ itala.

El la socia vidpunkto, tamen, estas vero, ke la sud-franca lingvo estis longe rigardata kiel dialektaĉo. Oni konsideris ĝin malestiminda vulgara lingvaĵo, kaj la lernejanoj estis strikte malpermesitaj uzi ĝin en lernejo, kun minaco de severa kaj humiliga puno. La honorigo de Mistral en la komenco de la 20a jarcento vekis seriozan intereson en la provencan kaj iom mildigis la atmosferon, sed havis ankaŭ efikon igi ĝin simple objekto de folklorecaj observoj. La reviviga movado en Langvedoko aperis poste, kaj persiste daŭras ĝis nun. Iliaj pozitivaj rezultoj estas foje videblaj, sed en Francio la lingvo de la ŝtata organo finfine posedas absolutan povon super la aliaj lingvoj kaj lingvo-variaĵoj. Por multaj francoj la okcitana ne estas lingvo konvena por publika uzo.

Estas do malfacile respondi al la demando, kiom da personoj parolas la okcitanan. Estas klara fakto ke la okcitana NE estas la ĉiutaga lingvo de la tuta loĝantaro de Sud-Francio. Tute eblas pasigi tagon uzante nur la norman francan, precipe en la urboj, se oni ne konscie (kaj ofte pene) serĉas kontakton kun la okcitana. La vendataj libroj kaj ĵurnalo, la reklamoj sur la strato, la televidaj kaj radiaj elsendoj kaj la interparoloj de la lokaj homoj ne draste malsamas ol en aliaj urboj en Francio, almenaŭ por la okuloj kaj la oreloj de hazardaj observantoj. Laŭ iu aserto la okcitan-parolantoj kalkuliĝas al 12 milionoj, sed ĝi ŝajnas maksimume optimisma nombro, ĉar ĝi laŭdire inkluzivas la nombron de nur laŭokazaj pasivaj uzantoj.

Francio estas centrisma ŝtato. Dum la kataluna ĝuas konsiderinde altan statuson en sia regiono en aŭtonomeco ene de Hispanio kaj la kimra ludas iom similan rolon en Kimrio ene de Britio, la sorto por la okcitana estas pli severa en Francio. Kvankam paŝoj al la multlingvisma politiko estas fojfoje konstateblaj ankaŭ en Francio, oni ne scias, ĉu la movo kondukos al la efektiva revigligo de la okcitana.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ro0610.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp