la Revuo Orienta, 2009 Jan., p.10.

Pseŭdo-zamenhofaj ekzemploj en PIV
Testamente de S-ro Nomura


GOTOO Hitosi

S-ro NOMURA Rihej (1907.8.4-2008.1.13) eklernis Esperanton en 1923 en siaj lernejaj jaroj, kaj klopodis disvastigi Esperanton en la lernejo kaj universitato. Poste li longe aktivadis en Esperanto-movado ĉirkaŭ la loĝloko. Li forpasis komence de la lasta jaro centjaraĝa.

Li estis pli bone konata kiel zamenhofologo. Dum sia tuta vivo li penis kolekti kaj analizi zamenhofajn vortuzojn kaj kompilis plurajn vortarojn kun ampleksaj citaĵoj el la plumo de Zamenhof. Inter liaj verkoj Vortareto kun ekzemploj (1964) restas por japanlingvanoj tre ŝatinda. Ĝian utilecon pruvas la fakto, ke en 1981 aperis ĝia korea traduko.

Por la internacia esperantistaro elstaras "Zamenhofa Ekzemplaro" (1989), tiel brile ke laŭ la merito la kompilinto estis siatempe honorigita per la premio Ossaka de JEI en 1990 kaj per la samjara (kaj cetere unuafoja) premio de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj).

S-ro Nomura testamente lasis kelkajn rimarkojn pri esperanta gramatiko kaj la dokumentoj estis konfiditaj por eventuala publikigo al S-ino Viola Ando,kiu plu konfidis la aferon al mi. Laŭ mia juĝo, unu rimarko estas interesa el la leksikografia vidpunkto kaj indas diskonigon.

Temas pri ekzemploj en PIV, kiuj estas markitaj kiel zamenhofaj sed verŝajne fakte ne laŭ la skrupulaj observoj de s-ro Nomura.
(1) Sub "pensi" oni legas "mi ~is kuratingi vin sur la strato". Zamenhof skribis "mi penis kuratingi vin sur la strato" (Marta, p.116).
(2) Sub "droni" oni legas "~i en ŝuldoj" kaj "~i en laboroj ĝis super la oreloj". Fronte al tio la Proverbaro donas "li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj" (741), kaj "sidi en laboroj ĝis super la oreloj" (864).
(3) Sub "petoli" la ekzemplo "la Hebreo venis al mi, por ~i kun mi, sed kaim mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi" estas markita per "x" kiel biblia. Oni havas, "ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo; kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi k forkuris for el la domo" (Gn. 39).

S-ro Nomura prudente notas, ke la supraj citaĵoj estas permeseblaj kiel simplaj ekzemploj en vortaro, sed se indikite kiel zemenhofa (resp. biblia), la problemo pri la aŭtentikeco de la citaĵo nature leviĝas.

Laŭ mia teksta datumbazo, S-ro Nomura plej probable pravas, kaj la menciitaj citaĵoj en PIV verŝajne ne estas aŭtentikaj.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ro0901b.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 2009, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp