la Revuo Orienta, 1981 aprilo, pp. 17-18.

RECENZO: Waringhien, 1887 kaj la sekvo ...


GOTOO Hitosi

Jen nova esearo de la plej elstara esperantologo pri la historio de Esperanto. La 293-paĝa volumo entenas, krom la antaŭparolo kaj konciza bibliografio pri L. L. Zamenhof, 17 eseojn, kiuj traktas la vivon de Zamenhof, unuajn eldonaĵojn, problemojn pri vortaro, evoluon de Esperanto, k.t.p.

"Eseoj" en iom pli vasta senco de la vorto, ĉar ĉi tie ne temas pri tiucele skribitaj verketoj, sed pri manuskriptoj de artikoloj kaj prelegoj okazintaj en lastaj jaroj. Kaj tiuj de la lasta speco okupas, laŭ piednotoj, plimulton.

Sed la aŭtoro ne reaperigis ĉiun pecon kiel ĝi aspektis siatempe. Li preparis la kolekton, "korektante, forstrekante kaj aldonante" (p.7), kion oni povas konstati per komparado de la ĉifoja teksto kun la originala versio.

En 1960, unuaj du frazoj de "Zamenhof Lazoro Ludoviko", kontribuaĵo al la Memorlibro pri la Zamenhof-jaro, tekstis: " Li devenis de juda familio, laŭdire elpelita el Hispanujo en 1492, kiu elmigris, en la komenco de la 19a jarcento, el Bavarujo (eble el la vilaĝo Sanhof) al Tykocin (rusa Polujo), kie naskiĝis, la 27. I. 1837, Samenhof Mordeĥaj Markus. Tiu ĉi, same kiel lia patro, fariĝis privata instruisto pri germana kaj franca lingvoj." Dume, 20 jarojn poste, la ekvivalenta parto (komenco de la unua eseo, "D-ro L. L. Zamenhof, skizo de bibliografio") ne estas ĝia ĝemelo: "Li devenis de juda familio, kiun la plej malnovaj dokumentoj lokas en la Kurlanda Gubernio de la Rusa Imperio. De tie la avo, Fajvel-Fabian Zamenhof, migris al Vilno (nun: Vilnius), poste al Tykocin, kie naskiĝis al li filo Mordeĥaj-Mark, fine al Belostoko (nun: Bialystok), kie li malfermis privatan kurson de la hebrea kaj germana lingvoj, ..." (p.11.).

Alia ekzemplo el la sama verketo: la malnova "Li ..., misprononcis la sibilantajn konsonantojn" fariĝis nun pli preciza, konkreta "Li ..., laŭ la maniero de la litovaj judoj, prononcis ŝ preskaŭ kiel s." (p.21)

Kvankam oni ne povas kompari aliajn pecojn kun respektivaj originaloj, ĉar ili ĉefe estas manuskriptoj de prelegoj, oni plene rajtas ankaŭ tie atendi la saman sincerecon de la aŭtoro liveri al legantoj de ĉi tiu libro kiel eble plej bonstatajn, ĝisdatigitajn tekstojn. Kaj la rezulto estas plej riĉa trezoro de esperantologio, kiun provizi kapablas nur tiu kompetenta studanto, kiu longdaŭre dediĉis sian forton al esplorado de ĉi tiu kampo, kiu mem kompilis plurajn vortarojn inkluzive de la plej aŭtoritata.

Sed mi timas ke la etikedo "esperantologiaj eseoj" fortimigante maltentos multajn eventualajn legantojn. Fakte, ili povos eĉ amuziĝi de epizodoj dum la kompilado de P.I.V. Se ne, kial la svisa radio kuraĝus elsendi deklamon el la 11-a eseo, "Kiel oni faras vortaron?"

La aŭtoro sincere konfesas: "mia labormetodo ne ĉiam estis rigore scienca, mi nesufiĉe ekspluatis la lastajn akiraĵojn de la lingvistiko..."(p.8). Kelkfoje, tamen bedaŭrinde, la mankoj ne restas en la tereno de teorio, sed penetras en tiun de faktoj. Por citi kelkajn nur el la sesa peco "La skribo kaj ĝiaj problemoj":

p.81. la skribsigno por "ligno" ne simpliĝis al 夫 sed al 木.

p.82. la koreanoj, kontraŭe al la japanoj, ne havas kutimon atribui al la signo la vorton de sia propra lingvo, sed ĉiam prononcas ĝin ĉin-maniere mok (kun modifoj).

p.88. la Romianoj ne bezonis mem krei la literon Y, sed ili simple ĝin pruntis de la grekoj kune kun aliaj literoj. Latina kreaĵo estas la litero G.

p.89. Mi ne povas kompreni kion la franca photo rakontas pri la evoluo de aspiraciaj konsonantoj al frikativoj. Ĉu temas pri greka aspiracio "evoluinta" al franca (aŭ latina) frikativo? Krome, ĉar la komenca konsonanto de la angla the estis jam frikativo (kondiĉe ke ĝi iam estis aspiracio), kiam tiu lingvo alprenis la latinan alfabeton, do la menciita ekzemplo nenion pruvas. Ankaŭ la ekzemplo el la germana, nach ne bone sidas ĉi tie.

p.95. la batalo inter "Finnlando" kaj "Suomio", kiel oni facile komprenas, neniom koncernas la problemon de transskribado.

Mi tre bedaŭras mankojn de ĉi tiu aŭ de alia speco maldense dissemitajn tra la volumo, tiom pli ĉar ĉi tiu libro estas nemalhavebla gvidilo sur certa bazo por tiuj, kiuj volas scii plie pri la historio de la lingvo Esperanto.

Fine sed ne fone, la mallongigo "I. Kanzi" (p., anstataŭ Ito K.) estas ŝoka por japanlingvanoj, misgvida por alilingvanoj.


Reveni al la Ĉefpaĝo de GOTOO.


URL:https://www2.sal.tohoku.ac.jp/%7Egothit/ro8104.html
All Rights Reserved. COPYRIGHT(C) 1981-2006, GOTOO Hitosi
Dept. of Linguistics, Faculty of Arts and Letters
Tohoku University
Aoba-ku, Kawauti 27-1
980-8576 Sendai, Japan
E-mail: gothit/at/tohoku.ac.jp